Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio
La Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio (IKEF) estas faka
Esperanto-asocio, kiu laŭstatute celas al la disvastigo de la
internacia lingvo Esperanto en la kampoj komerco, ekonomio kaj
ekonomia scienco. Ĝi provas atingi tiun ĉi celon per jenaj agadoj:
- eldoni ĝisdatigitajn fakajn terminarojn
- ebligi renkontiĝojn de membroj, organizi studseminariojn
- helpi membrojn kiuj uzas Esperanton en siaj komercaj rilatoj,
ekzemple faciligante reciprokajn interŝanĝojn de informoj
- eldoni fakan revuon aŭ bultenon kaj/aŭ subteni eldonadon de tiaj
revuoj aŭ bultenoj, aperigi fakajn artikolojn en la Esperanta
gazetaro.
Origino kaj ĝisnuna historio de IKEF
La Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo estis fondita en 1985
laŭ iniciato de s-roj Franz Josef Braun (Germanio) kaj Lawrence Mee
(brito loĝanta tiam en Roterdamo, Nederlando).
IKEF havis antaŭulon. Temis pri Instituto por Esperanto en Komerco
kaj Industrio (EKI), kies estraranoj, F.L.M. Wensing (Nederlando),
Erik Carlén (Svedio) kaj Bruno Vogelmann (Germanio) agadis en la
60aj kaj 70aj jaroj.
S-ro Braun pro profesiaj spertoj konvinkiĝis pri la valoro de la
lingvo en la kampo de internaciaj komercaj rilatoj. Li kaj s-ro Mee
en 1984 ekintencis revivigi la uzadon de Esperanto en
komerco/ekonomio kaj kunlaborigi la interesitajn homojn tiucele. Ili
iniciatis sondadon de opinioj inter la fakdelegitaro de UEA. La
opinisonda cirkulero iris al pli ol 150 adresoj en 67 landoj, kaj ĝi
invitis al kunlaboro. La reagoj estis tiom multnombraj ke, por grupe
respondi, en aŭgusto 1984 eldoniĝis la unua Laŭokaza Novaĵletero de
IKEF (antaŭulo de La Merkato).
Unua laborkunsido okazis en Brugge, Belgio, la 19-an de aprilo 1985,
kun s-roj Braun, Mee kaj Rotsaert. La fondkunveno okazis dum la 70a
Universala Kongreso en Augsburg, Germanio, la 6-an de aŭgusto 1985,
kun 30 partoprenantoj.
Dekomence la membraro de IKEF sufiĉe rapide kreskis. Ok jarojn post
la fondo ĝi trapasis la membronombron 100. Sekve de tio UEA akceptis
IKEF dum la 79a UK en Seulo, Koreio kiel aliĝintan fakan asocion. En
2000, la nombro de membroj estas proksimume 150.
En 2017 dum sia unua komuna konferenco okazinta en Seulo, IKEF
aprobis sian novan statuton kaj ŝanĝis sian nomo de Internacia
Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo al Internacia Komerca kaj Ekonomia
Federacio.
Agadoj de IKEF
informafiŝoj de IKEF en la UK 2012
Preskaŭ 20 jarojn post la fondo IKEF kaj ĝiaj membroj okupiĝas pri
daŭra regula eldono de nia interkomunikilo La Merkato kvarfoje jare
(la 60a numero aperis en aprilo 1998)
helpo kaj instigo al negoco inter Esperanto-parolantaj komercistoj
(sed IKEF mem ne negocas, nur peras)
reklamanoncoj de entreprenoj, ĉefe en Monato
fakaj artikoloj pri ekonomiaj temoj, ĉefe en Monato
lekciado kaj instruado pri ekonomiaj temoj
aranĝo de simpozioj kaj seminarioj
tradukservo por entreprenoj esperantaj kaj ne-esperantaj (ITRE -
Internacia TradukReto pere de Esperanto, Daniel Durand
interretaj kontaktoj inter la membroj tra la Forumo (aliloke je ĉi
tiuj retpaĝoj) kaj tra diskutlisto 'per-esperanto-komerco' je
http://groups.yahoo.com/group/per-esperanto-komerco/ (aliĝu sendante
blankan mesaĝon al per-esperanto-komerco-subscribe@yahoogroups.com).
Estis eldonitaj i.a. Komerca Terminaro (Esperantigo de la terminaro
Key Words of international trade de la Internacia Komerca Ĉambro),
Ekofomo (Esperantigo de la EU-terminaro Economie, Finance, Monnaie),
Sindikata Terminaro (Esperantigo de la Glossaire des syndicats et du
mouvement du travail de EU), katalogo pri varoj produktitaj en la
franca regiono Meuse; leksikono por turistoj.
En 1998 la Ĝenerala Kunveno aprobis la Laborplanon 1998-2000 kun
projektoj realigotaj ĝis la jaro 2000.